La IJS-ejo ĉi-jare troviĝos en eksterordinare bela ĉirkaŭaĵo. La vilaĝo nomiĝas Gyenesdiás kaj ĝi situas ĉe la nordokcidenta angulo de la hungara lago Balatono. Se vi volas scii pli pri tiu renkontiĝo, vizitu la retpaĝon http://ijs.hu kaj vi povos informiĝi!

Kiel kutime, la Moviĝebla komisiono pretigas karavanon laŭ la petoj de la partoprenantoj. Ni do ĉi-jare disponebligas karavanon el Strasburgo kiu trajne veturos ĝis la IJS tra Germanio kaj Aŭstrio.

1. Iro

La karavano foriras el Strasburgo je 13:22 ekzakte. Je 13:00 ni ĉiuj renkontiĝu en la Strasburga stacidomo ĉe la kajo de nia unua trajno, kiu estas la trajno kun direkto al Offenburg. Poste, ni simple sekvas la planon ĝis la IJS, trajno post trajno.

Inter la germana kaj la aŭstra partoj de la vojaĝo, ni tranoktos en la landlima urbo Passau. Tie eblas tranokti en la gastejo Rotel Inn, kiu troviĝas tuj apud la stacidomo, aliflanke de la ĉefstrato. La tranokto kostas 25 eŭrojn.

Se vi ne emas tranokti en tiu gastejo, ankaŭ eblas festumi dum la tuta nokto.

La tuta karavano de Strasburgo ĝis la IJS kostas 25 eŭrojn. Tiu prezo inkludas ĉiujn trajnojn de Strasburgo ĝis la IJS. Tiu prezo ne inkludas la tranokton en la gastejo.

2. Reveno

La reveno foriras el la stacidomo de Gyenesdiás frumatene je la 04:07. Por la reveno, ni rekte iros ĝis Strasburgo sen tranokto en Passau, tamen tio signifas ke ni alvenos je tre stranga horo en Strasburgo. Trajno al Parizo ankaŭ eblas el Karlsruhe.

3. Aliĝintoj

  1. Louis P. (Strasbourg)
  2. Alizée V. (Strasbourg)
  3. Alice A. (Strasbourg)
  4. Louis N. (Strasbourg)
  5. Béranger S. (Strasbourg)
  6. Yann C. (Strasbourg)
  7. Valentin M. (Strasbourg)