La jarfina renkontiĝo JES 2016 okazos en Langwedel, malgranda komunumo en Norda Germanio. La Moviĝebla Komisiono de TEJO organizos karavanon je la 28-a de decembro 2016 kiu kunveturos el ĉiuj anguloj de Eŭropo.

Ni sukcesas atingi malaltegajn prezojn por la vojaĝo pere de grupaj biletoj. Ni vojaĝos nur per regionaj trajnoj.

Trajnstrekoj (iro)

  • Suda karavano, kiu konsistas el 3 branĉoj:
    • Alzaca branĉo: el Strasbourg (08:20), tra Karlsruhe kaj Mainz.
    • Vurtemberga branĉo: el Stuttgart, tra Heidelberg kaj Darmstadt.
    • Bavara branĉo: el Nürnberg, tra Würzburg kaj Aschaffenburg.
    • La 3 branĉoj kuniĝas en Frankfurt(M), kaj pluveturas tra Gießen, Marburg(Lahn), Kassel, Göttingen, Hannover kaj Celle ĝis Hamburg.
  • Okcidenta karavano, kiu konsistal el 4 branĉoj:
    • Valona branĉo: el Mouscron, tra Tournai, Mons, Charleroi kaj Namur ĝis Liège.
    • Flandra Branĉo: el Oostende, tra Brugge, Gent, Bruselo kaj Leuven kie ĝis Liège.
    • Valona kaj Flandra branĉoj kuniĝas en Liège, kaj pluveturas tra Aachen, Köln, Düssledorf, Essen kaj Dortmund.
    • Sarlanda branĉo: el Forbach, tra Saarbrücken, Tier, Koblenz, Wuppertal kaj Hagen ĝis Dortmund, kie ĝi kuniĝas kun la belga branĉo.
    • Nederlanda branĉo: el kiu ajn urbo de Nerlando, ĝis Enschede.
    • Belga kaj nederlanda branĉoj kuniĝas en Münster(Westf), kaj pluveturas tra Osnabrück, Bremen ĝis Hamburg.
  • Norda karavano, kiu konsistas el 1 ĉeftronko kaj 2 konekteblecoj:
    • Ĉeftronko: el Szczecin, tra Neubrandenburg kaj Lübeck, kun 2 konekteblecoj el Pollando:
    • Gdanska konekto: el Gdańsk, tra Sopot, Gdynia, Słupsk kaj Koszalin.
    • Varsovia konekto: el Warszawa kaj Poznań.
    • Atentu: se vi veturas el Pollando, bonvole mem aĉetu bileton ĝis Szczecin ĉe Intercity PKP.
  • Orienta karavano, kiu konsistal el 4 branĉoj kaj 1 konektebleco:
    • Turinga branĉo: el Erfurt, tra Weimar, Naumburg(Saale) kaj Halle(Saale) ĝis Magdeburg, kie ĝi kuniĝas kun la Saksa branĉo.
    • Saksa branĉo: el Dresden, tra Leipzig, Magdeburg, Stendal, Lüneburg ĝis Hamburg, kie ĝi kuniĝas kun la du aliaj branĉoj.
    • Luzaca branĉo: el Görlitz, tra Cottbus, Berlin ĝis Schwerin, kie ĝi kuniĝas kun la Meklenburga branĉo.
    • Sileza konekto: el Opole, tra Brzeg, Wrocław, Legnica kaj Węgliniec ĝis Görlitz, kie ĝi kuniĝas kun la Luzaca branĉo.
    • Meklenburga branĉo: el Rostock, tra Schwerin ĝis Hamburg.
    • Atentu: se vi veturas el Pollando, bonvole mem aĉetu bileton ĝis Zgorzelec ĉe koleje dolnośląskie.

Vi povas tie elŝuti la superrigardon al ĉiuj stacidomoj kiujn ni trairos.

Prezoj

Tiuj prezoj validas por la iro, sed ankaŭ por la reveno.

Streko Antaŭpago antaŭ la 15-a de decembro 2016 Sen antaŭpago
Ĉu membro aŭ ne
Kiu ajn aĝo
Membro de TEJO/UEA Ne-membro
Kiu ajn aĝo
16-25 jaroj 26-35 jaroj pli ol 36 jaroj
El Germanio
El Strasbourg
El Szczecin
El Zgorzelec
€ 12,– € 14,– € 16,– € 18,– € 20,–
El Belgio
El Nederlando
€ 17,– € 20,– € 23,– € 26,– € 30,–

Rimarkoj:

  1. Membreco en TEJO/UEA: por la iro, validas membreco en 2016; por la reveno, validas membreco en 2017.
  2. Aĝo estas kalkulita je la dato de la vojaĝo.
  3. Se via antaŭpago ne estas ricevita antaŭ la 15-a de decembro, tiam vi pagos la prezojn kiuj troviĝas en la lasta kolono.
  4. Se vi ekveturas aŭ revenvetura de Pollando, bonvole mem aĉetu polan bileton ĝis la lasta pola urbo antaŭ Germanio (tio estas: SzczecinZgorzelec)

ALIĜO FERMITA

Pagmanieroj

  • UEA-konto
  • Bankkonto
  • Permane al peranto

Aliĝintoj

  1. Kriĉjo (el Strasbourg, al Strasbourg)