Strasburga branĉo

Tiu ĉi branĉo estas parto de la pli vasta karavano al JES 2017, kiu disponebligas aliajn branĉojn tra diversaj urboj de Eŭropo.

Iro je la 26-a de decembro 2017
Foriro el Strasbourg Centrale je 06:22.
Alveno en Szczecin Główny je 22:44.

Reveno je la 2-a de januaro 2017
Foriro el Szczecin Główny je 09:00.
Alveno en Offenburg je 00:40.

Vojaĝplano

Iro

Ĉiuj karavanantoj kune komencas vojaĝi el Strasburgo. Ne estas (almenaŭ ĝis nun) planoj kolekti survoje kunvojaĝantojn.

Laŭ la loko kie vi dormos, ni proponas al vi diversajn stacidomojn el kiuj vi povas ekvojaĝi, jen:

  • El la centro de Strasbourg: Ni retroviĝos je la 06:00 precize en la enirejo de la strasburga ĉefstacidomo, sub la vitra enirejo, en la loko kie troviĝas la ŝtuparo kiu konektas al la tramo.
  • El Kehl: Ni retroviĝas sur la plataformo preter kiu la trajno SWE87483 trastacidomiĝos.

Poste, ni simple sekvula detalitan planon kun ĉiuj stacidomoj kiujn ni traveturos. Paŭzoj estas planitaj en Würzburg de 11:21 ĝis 12:01 (40 minutoj) por aĉeti manĝaĵon, kaj en Magdeburg de 17:40 ĝis 18:08 (28 minutoj) por kafumi. Dum tiuj paŭzoj ni jene organiziĝos: ni ĉiuj kune iros ĝis la plataformo el kiu la sekva trajno foriras, kaj ni lasos la pakaĵojn sub la superrigardo de iu, kiu restos surloke dum la aliaj iras aĉetumi. 5 minutoj antaŭ la horo de la trajnforiro, ni ĉiuj revenos al la loko kie ni lasis la pakaĵojn.

Dum aliaj trajnŝanĝoj, ni ne havos tempon por aĉeti manĝaĵon kaj ni ĉiuj restu kune por perdi neniun.

La karavano estos gvidata de Alekĉjo.

Gastejoj

Jen diversaj gastejoj:

  • Auberge des deux rives, proksime de la stacidomo de Kehl (tiam entrajniĝu en Kehl, ne en Strasbourg). Ekde 26 eŭroj.
  • Ciarus, apud la centra stacidomo de Strasbourg. Ekde 40 eŭroj.
  • Jugendherberge Kehl, proksime de la stacidomo de Kehl (tiam entrajniĝu en Kehl, ne en Strasbourg). Ekde 22 eŭroj.

Reveno

Ni foriros el la kongresejo je la 08:00 precize do ne trodormadu. Nia trajno foriras el la ĉefstacidomo je la 09:00 ekzakte.

Legu la detalitan dokumenton kun ĉiuj stacidomoj.

Aliĝintoj

Iro

  1. Matthieu D. ★
  2. Yann C.
  3. Louis P. ★
  4. Laura C.
  5. Alice A. ★
  6. Béranger S.
  7. Théophile H.
  8. Charles G.
  9. Victor G.
  10. Matthieu P.
  11. Lucas T. ★
  12. Alexandre R. ★
  13. Kévin M.
Reveno

  1. Yann C.
  2. Louis P. ★
  3. Laura C.
  4. Alice A. ★
  5. Yana K.
  6. Béranger S.
  7. Théophile H.
  8. Charles G.
  9. Victor G.
  10. Matthieu P.
  11. Lucas T. ★
  12. Alexandre R. ★
  13. Kévin M.

Ĉu via nomo ne jam aperas en la listo? Aliĝu tuj al la karavano!

Prezo

Membreco Iro Reveno
Membro de TEJO 12,– 18,–
Ne-membro de TEJO 15,– 20,–